Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:
- 4-a de septembro 2019
- La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 9-a de septembro 2019
- La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 10-a de septembro 2019
- 12-a de septembro 2019
- 13-a de septembro 2019
- 14-a de septembro 2019
- 15-a de septembro 2019
- La usona Nacia Uragana Centro (NUC, angle National Hurricane Center) eldonis avizon ke la tropika ŝtormo nomita Humberto plifortiĝas al la statuso de uragano, tiel fariĝante la tria uragano de la ĉi-jara atlantika uragana sezono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona prezidanto Donald Trump diris ke la usona militistaro estas "ŝlosita kaj ŝarĝita" (aludante pri la ŝarĝado de pafilo) por respondi al la ardentaj atakoj kontraŭ iu el la plej grandaj petrolkampoj en Sauda Arabio kaj la plej granda krudpetrolstabiliga instalaĵo en la tuta mondo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 17-a de septembro 2019
- La afgana sanoficiulo diris ke 24 homoj pereis pro bomba atako apud elektokunveno okazigita de la prezidanto Aŝraf Ghani. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sciencista taĉmento el Francio retaksis alten la prognozojn pri la klimata varmigo. La plej optimisma modelo antaŭvidas averaĝan varmiĝon de 2K, la plej pesimisma, de 6,5 ĝis 7K en 2100.
- Sciencista taĉmento el la UM de Gento identigis la virusan tenujon de la aidoso, esperigante estontan malkovron de definitiva kuracilo.
- 18-a de septembro 2019
- 21-a de septembro 2019
- En la ĉefurbo de Kazaĥio Nursultano kaj la urbo Almato okazis manifestacioj, kies partoprenintoj postulis haltigi "ekspansion de Ĉinio" kaj liberigi politikajn malliberulojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 22-a de septembro 2019
- La irana prezidanto Hasan Ruhani diris ke se oni celas la pacon kaj la sekurecon, la eksterlandaj potencoj devas "eliri el tiu mondparto" ĉar ilia ĉeesto povus estigi armkonkurson. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 23-a de septembro 2019
- 24-a de septembro 2019
- 25-a de septembro 2019
- 26-a de septembro 2019
- 30-a de septembro 2019